Inaŭgurita la 31-a Konkurso de Ĉinaj Adoleskantoj pri Scienc-Teknika Novkreado |
2016-08-15 |
Konkursantaj adoleskantoj ĉe la inaŭguro La 14-an de aŭgusto estis inaŭgurita la 31-a Konkurso de Ĉinaj Adoleskantoj pri Scienc-Teknika Novkreado en la Orientĉina Normala Universitato en Ŝanhajo. En tiu konkurso povas partopreni mezlernejanoj, elementlernejanoj aŭ scienc-teknikaj asistantoj en Ĉinio. Por la ĉi-foja konkurso estis ricevitaj preskaŭ 5 000 rezultoj de novkreado, kiuj inkludas matematikon, komputikon, fizikon kaj 13 aliajn fakojn. Post la unuaŝtupa pritakso de fakuloj-ĵurianoj, estos fine pritaksitaj kaj montrataj 349 rezultoj de novkreado fare de adoleskantoj kaj 200 rilataj kreaĵoj fare de scienc-teknikaj asistantoj.
Redaktoro: Han Xin
Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|