Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Dislokigo de THAAD detruos la pacon de la regiono
2016-08-05

de Feodor Uschukov

 

 

    Dislokigo de la kontraŭmisila sistemo THAAD (Terminala Altaltituda Areo-Defendo) estis proponita de Usono. Ĝia celo ne estas plifortigi la sekurecon de la Korea Duoninsulo, sed pliigi la streĉitecon.

 

    En marto 2016, en sia 2270-a rezolucio la Sekureca Konsilio de UN esprimis maltrankvilon pri insistado de la Korea Popol-Demokratia Respubliko en disvolvado de nukleaj armiloj kaj pri la ekonomiaj malfaciloj de la lando. Ŝajnas, ke la dislokigo de la kontraŭmisila sistemo THAAD absolute malobservis la spiriton de la rezolucio kaj malbonigos la rilatojn inter la Korea Popol-Demokratia Respubliko kaj la Korea Respubliko, kaj pligrandigos riskon de armita konflikto.

 

    La kontraŭmisila sistemo THAAD estos dislokigita en Seongju de Gyeongsangbuk-do de la Korea Respubliko. Rusaj fakuloj opinias, ke fakte la dislokigo de THAAD ne garantios blokadon de misiloj ĵetitaj de la Korea Popol-Demokratia Respubliko al Seulo kaj aliaj partoj de la Korea Respubliko, kaj post la dislokigo certe estas "aliaj kaŝitaj celoj". Krom la intenco premi la Korean Popol-Demokratian Respublikon, estas la ebleco observi la movon de misil-bazoj de Ĉinio, kaj la vera intenco de Usono estas grandigi la superecon en nordorienta Azio por kontraŭstari al Ĉinio kaj Rusio.

 

    Ĉiu lando devas observi la internaciajn interkonsentojn kaj preni sur sin la respondecon politikan kaj ekonomian. La dislokigo de THAAD fare de Usono malkongruas kun la rezolucio de UN kaj intervenas en regionajn aferojn.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

* La aŭtoro estas ĉefredaktoro de la rusa ĵurnalo Argumentoj kaj Faktoj por Ekstrema Oriento.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio