Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
"Interreto plus" eniris en la vilaĝon Qigai Kashi de Xinjiang, Ĉinio
2016-08-04

 

    En 2001 fondiĝis la vilaĝo Qigai Kashi en la gubernio Qiemo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. Antaŭe tieaj vilaĝanoj bredis kokojn por kontentigi sian manĝadon de ovoj, kaj vendis malmulte da ovoj por gajni iom da poŝmono.

 

    Ekde marto de la kuranta jaro, vilaĝanoj ĝoje rimarkis, ke kok-bredado estas bona metodo por mongajno. Tion ili ŝuldas al "Interreto plus" proponita de la laborgrupo. La laborgrupo malfermis en la retejo Taobao la ret-vendejon Tesco de Qigai Kashi por konduki vilaĝanojn fari retajn aĉetadon kaj vendadon de agrikulturajn produktojn.

 

    La 21-an de marto ekfunkciis la ret-vendejo Tesco, kiu vendas ĉefe produktojn de la vilaĝo, inkluzive de ovoj, beroj de licioj, juglandoj kaj jujuboj.

 

    En la urbo Korla funkcias 82 ĉen-superbazaroj Rixian, 45 vendejoj de legomoj, bovaĵoj kaj ŝafaĵoj, kaj 2 ĉen-superbazaroj Banmuyuan. Dum laborvojaĝo kaj feriado, kadroj de la laborgrupo diskonigas ovojn de la vilaĝo en lokaj superbazaroj.

 

    Ĝis la mezo de julio, per "Interreto plus" la vilaĝo vendis ĉirkaŭ 50 mil ovojn, averaĝe 470 ovojn tage. Helpe de la laborgrupo, pli kaj pli multaj vilaĝanoj kapablas fari retan aĉetadon. Per surreta vendado kaj surloka disvastigado, senĉese kreskas la vendokvanto de ovoj produktitaj en la vilaĝo. Nun por la vilaĝanoj, koko-bredado fariĝis nova metodo por riĉigo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio