Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Britaj geedzoj aĉetis kastelon en Francio kontraŭ 280,000 pundoj
2016-08-04

 
    La brita ĵurnalo Daily Mail raportis, ke brita civitano Dick Strawbridge kaj lia edzino Angela decidis "eskapi" el Londono. Ili vendis du-ĉambran apartamenton en Londono kontraŭ 400,000 britaj pundoj, kaj aĉetis kastelon en la regiono Pays de la Loire de Francio, kiu konsistas el 45 ĉambroj de kvin etaĝoj, kun privata arbaro, paŝtejo kaj ringofosaĵo, kontraŭ nur 280,000 britaj pundoj.

 

 

    Antaŭ 18 monatoj ili pagis la prunton kaj aliajn elspezojn por la londona apartamento, kaj restis 285,000 britaj pundoj. La geedza paro kaj iliaj du infanoj, tri-jara Arthur kaj du-jara Dorothy, transloĝiĝis al Francio.

 

 

    Ili diris, ke en Londono ili elspezas tempon por domprunto kaj vivtenado. Ili ne havis tempon ĝui la vivon. Ĉiu paro, kiu havas infanon, volas havi pli grandan domon. La mono por la kastelo povas aĉeti nur unu-ĉambran apartamenton en Londono.

 

 

    Kompreneble la kastelo ne estas perfekta. Mankas al ĝi elektro, akvo kaj hejtada sistemo. Eluzita akvo el la domo estis ellasita rekte al rivero, kaj tio rezultigis pliiĝon de insektoj kaj moskitoj. Krome, dekadenco de la kastelo pro senokupateco dum 40 jaroj ne povas esti neglektebla. Pro tio la paro decidis en dek monatoj transformi la kastelon de la 19a jarcento en loĝejon de la 21a jarcento, kaj plejparto de la laboro estas plenumita de ili mem.

 

 

    Dick diris, ke ili enmigris en Francion por vivi alian vivon kaj havi malmultekostajn manĝaĵojn kaj sufiĉe grandan vivospacon.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio