Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinoj nun plej amase aĉetas nemoveblaĵojn en Usono, kaj 70% el ili pagas per kontanta mono
2016-08-02

 

    Laŭ raporto de la singapura ĵurnalo Lianhe Zaobao, la usona Nacia Asocio de Bienmakleristoj anoncis, ke ĉinoj nun konsistigas la plej grandan grupon de eksterlandanoj, kiuj aĉetas usonajn nemoveblaĵojn. De aprilo de la pasinta jaro ĝis marto de la kuranta jaro, ĉinoj aĉetis 29 195 loĝejojn kontraŭ 27 miliardoj da usonaj dolaroj.

 

    Fakuloj opinias, ke la altirpovo de la usonaj loĝejoj al eksterlandaj aĉetantoj malgrandiĝas kaj dum la lasta jaro multaj ĉinaj aĉetantoj laŭgrade forlasis Usonon. Laŭ la dokumento de la Nacia Asocio de Bienmakleristoj pri la situacio de la usona loĝeja merkato en 2016, eksterlandanoj aĉetis loĝejojn en Usono je la valoro de 102.6 miliardoj da usonaj dolaroj. La sumo reduktiĝis je 1.3% kompare kun tiu de la pasinta jaro.

 

    Samtempe la prezo de nemoveblaĵoj de kelkaj grandaj urboj en Usono atingis novan altecon. Sed observantoj de tiu industrio opinias, ke ĝi ankoraŭ ne atingas la nivelon de spekula veziko. Kontraŭe la prezo de nemoveblaĵoj estas leviĝanta nur pro malgranda stoko de loĝejoj.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio