Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Vojaĝo de maljunaj ĉinaj geedzoj en Usono
2016-08-01

    Ĉi-somere, maljunaj ĉinaj geedzoj el Wuhan, ĉefurbo de la provinco Hubei, luis aŭton kaj mem kondukis ĝin por vojaĝo en Usono. Ili veturis pli ol 7 000 kilometrojn dum 19 tagoj.

 

    La edzo aĝas 66 jarojn kaj lia familia nomo estas Wang, dum lia edzino, 64-jara, nomiĝas Chen Aiwu. Antaŭ la vojaĝo, Chen Aiwu luis aŭton surrete kaj akiris internacian stir-licenson. Post alveno en Usonon, ili petveturis al la aŭto-lua firmao kaj ricevis sian lu-aŭton.

 

    Poste, Chen Aiwu veturis de Los-Anĝeleso al Lasvegaso. En la sekva tago, ŝi veturis de tie al alia urbeto, sed misiris en grandan montaron pro fiasko de navigado-sistemo. La du embarasitaj fremduloj petis helpon de du usonaj maljunuloj, kiuj kun afableco ne nur helpis ilin repreni la vojon, sed ankaŭ persone veturis pli ol 60 kilometrojn por ilin gvidi al la rezervita hotelo.

 

    Dum la vojaĝo en Usono, la du maljunaj geedzoj ne nur ĝuis helpon de aliaj, sed ankaŭ tion donis al aliaj. Dum la vizito al la nacia parko Flava Ŝtono (Yellowstone National Park), ili renkontis knabinon el Sichuan de Ĉinio, kiu hazarde maltrafis la buson de sia turisma grupo. La maljunaj geedzoj afable kondukis ŝin viziti la parkon.

 

    La maljunaj geedzoj faris ankaŭ aĉetadon en superbazaro dum la vojaĝo en Usono. La edzo kiu ne scias konduki aŭton respondecis pri pakaĵoj, en kiuj estas dormosakoj, kuirpoto, faldeblaj lavujo kaj kaldrono, mapo pri aŭtovojoj en Usono kaj aliaj objektoj por vojaĝado. La kuirpoto ludis gravan rolon en la vojaĝo, per ĝi ili ne nur kuiris nudelojn kaj rizaĵojn, sed ankaŭ vaporigis legomojn. La akvo por kuirado estis portata en faldebla sitelo instalita en la aŭto.

 

    Dum la vojaĝo la maljuna paro estis ŝparema. Chen Aiwu diris ke ŝi foruzis fuelon en kosto de 2 100 juanoj (RMB) por la tuta veturado je 7 264 kilometroj, kaj neniam estis monpunita pro konduki veturilon kontraŭ trafikaj reguloj.

 

    Por superi lingvan baron dum la vojaĝo, la maljuna paro ne nur elŝutis tradukilon por poŝtelefono, sed ankaŭ preparis iujn ofte uzatajn simplajn konversaciojn en la angla lingvo kaj ilin skribis sur papero por sin helpi en la vojaĝo. La maljunaj geedzoj ekiris de Wuhan kaj nun jam estas hejme.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio