Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La 49-a Konferenco de ILEI okazas en Hungario
2016-08-01

 

    La 49-a Konferenco de ILEI komenciĝis vespere de la 30-a de julio en Nyiregyhaza, oriente de Hungario, per la kutima frandvespero, kiu estis ne nur gustuma, sed ankaŭ muzika pro la vigla koncerto de Attila Schimmer el Vieno. Per gastronomio kaj dancado la celo interkonatiĝo estis brile atingita.

 

    En la malfermo de la kongreso okazinta matene de la 31-a de julio, la konferencanojn salutis S-ro Onder, rektoro de universitato, S-ro Petnehazi, membro de la urba parlamento, per deklamo de la poemo La Vojo, kaj s-ro Baracsi, vicprezidanto de la departamenta konsilio. Sekve salutis Lee Jung Kee, estrarano de UEA, kaj Dr. Nanovfszky, honora prezidanto de Hungara Esperanto Asocio. Oni ankaŭ laŭtlegis la salutmesaĝon de la hungara sekcio de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF). Hungara muzikgrupo distris la partoprenantojn dum la paŭzo. La salutado estis bunta kaj kortuŝa, al ĝi ĉeestis 29 personoj el 28 landoj. Rumanio estis reprezentita de S-ro Mihail Trifoi kaj Flory, juna esperantistino.

 

    Posttagmeze de la 31-a de julio, la Komitato de ILEI komencis sian laboron kun kvorumo. La Komitato akceptis novan sekcion en Tanzanio kaj novan sekcion en Barato. Pro tio la nombro de la ILEI-sekcioj atingis 41. La Komitato elektis D-inon Ilona Koutny el Hungario kiel novan Honoran Membron . Marija Belosevic tre lerte organizis la Tagon de la Lernado kadre de UK, pro tio ŝi ricevis du pliajn taskojn: zorgi pri la partopreno de ILEI en la Movada Foiro kaj prizorgado de deĵorplano por mastrumi la ILEI-budon. Konsekvence ŝi ricevis novan titolon: Komisiito pri kontribuo de ILEI en UK.

 

Raportita de Mireille Grosjean, Prez de ILEI

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio