Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Vifio kaj poŝtelefono malpermesataj en usona urbeto
2016-07-29

    La 26an de julio la brita ĵurnalo Daily Mail raportis, ke Verda Bordo de la usona ŝtato Okcidenta Virginio estas nomata kiel la "plej kvieta urbeto" en Usono. Tie la uzado de poŝtelefono, vifio, mikroonda forno kaj aliaj elektronikaj aparatoj estas malpermesata. Kvazaŭ la urbeto estus paradizo de la moderna epoko.

 

 

    Verdborda Teleskopo Robert C Byrd instalita tie estas la plej granda stirebla radioteleskopo de la mondo. Oni povas aŭdi sonon foran je kelkmilionoj da anglaj mejloj kaj sondi eksterteran signalon. Pro tio la urbeto devas esti ege kvieta.

 

 

    La urbeto altiras multajn homojn por loĝado. Iuj diris, ke ili estas alergiaj al elektromagnetaj ondoj, kredante, ke ondoj emisiitaj el poŝtelefonaj turoj kaj vifi-linioj malsanigas ilin. Tamen pli multaj homoj preferas la kvietecon de la urbeto.

 

    La lokanoj firme neis, responde al la demando, ĉu ili sopiras poŝtelefonon aŭ Interreton. Sciencisto Jay Lockman por la projekto de la teleskopo diris: "En la pasintaj 5 000 jaroj la homaro prosperis sen tiuj teknikoj. Tamen nun homoj diskutas, ĉu oni povas vivi sen poŝtelefono." Lockman surpriziĝis pro tio, ke ekster la urbeto homoj tro fiksas sian atenton sur la poŝtelefono.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio