Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉe ĈIEG komenciĝis serio da prelegoj organizita de la tradukista asocio
2016-07-26


Cai Lijian, altnivela reviziisto de UN, en prelego
 

    La 21-an de julio ĉe la sidejo de la Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG), la Ĉina Asocio de Tradukistoj (ĈAT) okazigis la unuan serion da prelegoj sub la komuna titolo: "Disvastigo de ĉinaj politikaj terminoj eksterlande kaj ilia tradukado". En la serio oni planas regulajn publikajn kaj seriajn seminariojn, prelegojn kaj kursojn, kaj celas kunlaborigi specialistojn de la tradukista rondo, kreskigi altnivelajn tradukistojn kiuj bone komprenu ĉinan kaj alilandajn kulturojn, solvi malfacilojn de tradukado de la ĉina lingvo al fremdaj lingvoj, kaj fine servi por diskonigi Ĉinion. La unuan prelegon faris Cai Lijian, eminenta specialisto en la anglalingva tradukado kaj altnivela traduko-reviziisto ĉe la Unuiĝintaj Nacioj (UN). La invitita preleganto allogis pli ol 200 tradukistojn el ŝtataj organizoj, altlernejoj kaj aliaj instancoj.

 


Antaŭ la prelego, Wang Gangyi (meze), vicprezidanto de ĈIEG kaj ĝenerala vicprezidanto kaj sekretario de ĈAT, parolas kun Cai Lijian.
 


En la prelegejo
 

    Dum la du-hora prelego, Cai Lijian klarigis postulojn kaj manierojn de tradukado de politikaj dokumentoj en fremdan lingvon. Li faris tion citante multajn ekzemplojn de la tradukado kaj interpretado de ĉinaj terminoj laŭ sia 30-jara spertado en UN. Li diris, ke la tradukanto ludas ŝlosilan rolon en transformado de eldiroj, kaj tio plejparte difinas ĉu la eldiroj estos efike disvastataj aŭ ne.

 

    ĈAT fondiĝis en 1982 kiel la sola nacia asocio de la tradukista kaj interpretista rondo. Ĝi havas membrojn individuajn kaj organizajn/instituciajn. La administrado de la asocio estas plenumata de ĈIEG.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio