Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Yolanda Castaño revizitis Ĉinion
2016-07-26

Aŭtoro: Suso Moinhos

 

 

    En la tuta mondo poetoj estas kunvokataj por prezenti siajn versaĵojn en poezi-festivaloj. Kelkaj el tiuj eventoj havas internacian karakteron, kaj tio ebligas verkistojn el diversaj kontinentoj konatiĝi kaj sperti la kulturon de la gastiganta lando. Yolanda Castaño bone scias, pri kio ni parolas. En la 90aj jaroj ŝi elstariĝis en la literaturo de Galegio, en la okcidenta ekstremo de Eŭropo, kaj nuntempe ŝi, neniam lasinta verkadon, dediĉas grandan parton de sia tempo al sukcesa organizado de poezi-festivaloj en la ĉefaj galegaj urboj. Ŝi ofte vojaĝas, ĉar oni invitas ŝin prezenti siajn poemojn tra la tuta mondo.

 


Yolanda Castaño en Pekino

 

    Yolanda jam antaŭe vizitis Ĉinion. En 2014 ŝi ricevis unumonatan stipendion kiel gastigata poetino ĉe la Hejmo de Internaciaj Poetoj de la Muzeo Shangyuan de Pekino, kaj ŝi prelegis ĉe la Universitato de Nankino kaj ĉe la Pekina Normala Universitato. Ŝi ankaŭ ĉeestis tri internaciajn poezi-festivalojn. La unua estis la Qinghai-a Internacia Tendaro Babilronda Forumo de Tutmondaj Poetoj, en Xining kaj ĉe la bordo de la lago Qinghai. Sekvis la 6-a Mezaŭtuna Poezi-festivalo, en Pekino kaj Hefei de Anhui-provinco. Fine, ŝi partoprenis la Pekinan Internacian Poezi-festivalon, buntan aranĝon kun babilrondoj, ekspozicioj, prelegoj, deklamadoj kaj traduk-ateliero okazintan ĉe la Pekina Normala Universitato kaj la Pekina Universitato. Krome, ŝi estis invitita al la Ŝanhaja Librofoiro, kie ŝi prezentis siajn poemojn kadre de la Poezia Vespero, apud poetoj ricevintaj Pulitzer- kaj Nobel-premiojn.

 


En Sichuan-provinco

 

    La pasintan monaton ŝi denove vizitis la landon. Ŝi partoprenis la Xichang-a Qionghai-Laga Silka-Voja Internaci-Poezia Semajno. Temas pri granda poezi-festivalo, kie ariĝis aŭtoroj el 22 landoj. Ĝi okazis en Xichang, en Sichuan-provinco, inter la 25a kaj la 30a de junio. La poetoj veturis al la lago Lugu kaj aliaj lokoj de la Granda Liangshan por konatiĝi kun ĉinaj etnoj kiel la mosu-oj. "Estas kortuŝe ekscii pri la etnaj minoritatoj de ĉi tiu grandega lando", ŝi diris. "Jen fascina scenejo por poezi-festivalo, kiu kunigas poetojn venantajn de Italio kaj Bangladeŝo, de Havajo kaj Turkio, de Maroko kaj Peruo... Kia granda honoro kaj kiom bonŝanca mi estas, ĉar mi povas senti ĉi tiun nekredeblan sindonemon, en mirinda sperto, absolute neforgesebla!", ŝi emociplene asertis.

 


Ĉe Lugu-lago (fotis Alberto Pombo)

 

    Pri la poezi-festivalo Yolanda opiniis: "La alta nivelo de la teknikaj rimedoj kaj la organiza kvalito en Ĉinio estas tre impresaj. Malfacilas kalkuli la strebadon por diskonigi nian plej ŝatatan literaturan ĝenron: estis eventoj, prezentadoj, vizitoj, vojaĝoj, enorma kaj ege diligenta laborteamo, alta teknologio, lumoj, sono, taĉmento da tradukistoj... Kaj ĉiam gastama respondo de la publiko, de la ĉinaj literatur-amantoj." Veninte al la fino de la festivalo, ŝi rakontis al ni: "Sichuan-provinco lasis sur niaj lipoj guston eĉ pli nuancitan ol sian pikan kuirarton. Homa kaj kultura diverseco estas trezoro, kies konservado montras la dignecon de la popoloj kaj la valoron de unuopuloj. Se ni ne konservos nian diversecon, ni vojos al nia malapero, same en la altaj montaroj de la Granda Liangshan, kiel en ekstrema angulo de Eŭropo. Mi kunportos la sindonemon de ĉinoj, ilian profesiecon en organizado de eventoj, ilian fieron pri la propraj kulturoj, kaj abundajn malkovrojn".

 


Yolanda Castaño subskribas afiŝon en Ŝanhajo

 

    La 3an de julio Yolanda veturis al Ŝanhajo, kie ŝi partoprenis la eventon Poezio Venas en la Muzeon, ĉe la Minsheng-Muzeo. Ĉiumonate diverslandaj poetoj deklamas kaj komentas siajn poemojn antaŭ klera kaj abunda publiko. Ĉi-foje ŝiaj kolegoj-poetoj estis interalie la siria Nobel-kandidato Adonis, la sloveno Aleš Šteger, la kubano Víctor Rodríguez Núñez kaj la ĉina Xi Chuan. Yolanda asertis: "Mi ne havas vortojn por ĝuste danki la eksterordinaran solenaĵon, per kiu oni honoris min ĉe la mirinda kaj modernega Minsheng-Muzeo en Ŝanhajo. Ĉio disvolviĝis sub la direkto de Wang Yin, kaj danke al la tradukado kaj interpretado de la brila juna poetino Bao Huiyi. Mia altnivela prezentinto estis la fama poeto kaj instruisto de portugallingvaj literaturoj ĉe la Pekina Universitato Hu Xudong, kiu teksis densan konversacion ilustritan de mia deklamado kaj spicitan de la demandoj de la publiko." Ŝi subskribis en la memorlibro kaj sur enkadrigota afiŝo. La muzeo publikigis dulingvan galegan-ĉinan broŝuron kun dudek ŝiaj poemoj. "Varmis la amo de la ĉeestantoj. Kia plezuro estas la literaturaj eventoj organizitaj kun saĝo, elektita enhavo, respekto kaj bona gusto!", ŝi deklaris al ni. "Post la fino de ĉi tiu granda ĉina sperto, mi konservas en la memoro popolon kun multaj kaŝendaj sekretoj sed samtempe kun abundo prezentenda al la mondo".

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio