Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Shunji Yanai kaj la portempa arbitracia tribunalo
2016-07-20

 

    La arbitracio pri la Suda Ĉina Maro lanĉita de Filipinoj estas politika farso sub la masko de leĝo. En la farso estas dramisto, reĝisoro, ĉefrolulo, neĉefrolulo, malgrava rolulo kaj helpanto. Shunji Yanai, japana diplomato kaj eksa prezidanto de la Internacia Tribunalo por la Juro de la Maro, ludis ŝlosilan rolon en formado de la portempa arbitracia tribunalo.

 

    Shunji Yanai, "usonema kaj kontraŭĉina" "dekstra milito-falko"

 

    Dum sia longa diplomata kariero, Shunji Yanai ricevis du markojn, nome "usonema kaj kontraŭĉina" kaj "dekstra milito-falko". Krom tio, kiel konate de ĉiuj, li havas intimajn interrilatojn kun japana ĉefministro Shinzo Abe. Liaj profesia fono kaj politika direkto konsistigis la fonon de lia valor-direkto dum lia funkciado en la tribunalo.

 

    Shunji Yanai eniris en la japanan ministerion pri eksterlandaj aferoj en 1961 kaj dum la sekvaj 40 jaroj laboris kiel estro de la buroo pri traktatoj, tiu de la buroo pri eksterlanda politiko, konsilisto pri eksterlandaj aferoj, administra vicministro pri eksterlandaj aferoj, ambasadoro de Japanio en Usono kaj en aliaj gravaj postenoj.

 

    Dum laborado en la ministerio pri eksterlandaj aferoj, Shunji Yanai partoprenis en afero pri Diaoyu-insulo, sekureca traktato inter Japanio kaj Usono kaj aliaj sentemaj aferoj.

 

    En oktobro 1996, reprezentante Japanion, li ĉeestis interkonsiliĝadon de ĉinaj kaj japanaj vicministroj pri eksterlandaj aferoj, en kiu oni diskutis pri Diaoyu-insulo, japan-usona alianco kaj historiaj aferoj. En aŭgusto 1997, kiel administra vicministro pri eksterlandaj aferoj, Shunji Yanai sugestis al raportistoj, ke Taiwan-a Markolo estos en kadro de la defendo de Japanio kaj Usono.

 

    En oktobro 2001, pro implikiĝo en skandalon pri fraŭdo de kosto por diplomatia sekreto, Shunji Yanai ricevis severan averton kiel puno kaj estis maldungita. Malgraŭ tio, en 2005 li estis rekomendita de la japana aŭtoritato al la Internacia Tribunalo por la Juro de la Maro, oficis kiel ĝia juĝisto kaj eĉ kiel prezidanto de la tribunalo de 2011 ĝis 2014.

 

    Ĝuste dum lia servado kiel prezidanto de la tribunalo, Filipinoj unuflanke lanĉis la arbitracion pri la Suda Ĉina Maro. Uzante sian povon, Shunji Yanai establis la portempan arbitracian tribunalon kaj nomumis 4 de la 5 arbitraciistoj en la situacio de manko de Ĉinio.

 

    La 12-an de julio, proparolanto de la ĉina ministerio pri eksterlandaj aferoj, montris, ke Shunji Yanai ludis gravan rolon en helpo de la Abe-a registaro por nuligi la malpermeson je la rajto pri la kolektiva mem-defendo kaj por defii la internacian ordon post la Dua Mondmilito. "El tio oni povas vidi, ke la arbitracia tribunalo havas politikan celon ekde sia fondiĝo. Tial ĝia fondiĝo estas neleĝa kaj ĝia tiel nomata verdikto estas kontraŭleĝa kaj nevalida."

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio