Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Mitingo en Makao kontraŭ la arbitracio pri la Suda Ĉina Maro
2016-07-18

 

    Posttagmeze de la 15-a de julio en Makao, ĉirkaŭ mil personoj el diversaj komunumaj grupoj de tiu ĉi speciala administra regiono de Ĉinio amasiĝis por protesti kontraŭ la arbitracio pri la Suda Ĉina Maro en la Largo de Senado aŭ Palaco de la Senato. La protestantoj volis montri sian opinion, ke la "juĝo de la arbitracio" pri la Suda Ĉina Maro estas nevalida. Dum la kunveno Shi Jialun, membro de la leĝdona asembleo de Makao, diris, ke la disputo de la Suda Ĉina Maro devus esti solvita per intertraktadoj. La kolektiĝintaj civitantoj de Makao kantis la nacian himnon de Ĉinio kaj kriis agitvortojn por diri, ke "la ĉina teritorio ne estu reduktita eĉ je peceto da tero!".

 

 

 

 

Redaktoro: Han Xin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio