Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina ĉefministro vizitas Mongolion
2016-07-13


La 11-an de novembro 2015, Li Keqiang intervidiĝis en Pekino kun mongola prezidento Tsakhiagiin Elbegdorj.
 

    Invitite de mongola ĉefministro Jargaltulgyn Erdenebat, ĉina ĉefministro Li Keqiang faras oficialan viziton al Mongolio en la 13-a kaj la 14-a de julio. Post la intervalo de 6 jaroj, ĉina ĉefministro denove vizitas la landon.

 

    Estas la unua vizito de ĉina ŝtatgvidanto, post kiam enoficiĝis la nova registaro de Mongolio. Tio havas grandan signifon por pluapaŝa planado de disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Mongolio, multigo de interfido, altigo de la kunlabora nivelo kaj profundigo de la duflankaj strategiaj rilatoj.

 

    Dum la vizito, la du flankoj fokusos pri konekto de la ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo" kaj la mongola strategio "Stepa Vojo". Oni celas promocii pragmatan kunlaboron en duflankaj ekonomiaj kaj komercaj projektoj, produktokapablo, energio, infrastrukturo, financo, agrikulturo kaj aliaj kampoj, kaj antaŭenigi kulturajn interŝanĝojn inter la du landoj. Estos interŝanĝataj ankaŭ opinioj pri komune atentataj demandoj internaciaj kaj regionaj.

 

    La 15-an de julio, Li Keqiang ĉeestos al la 11-a Azia-Eŭropa Kunveno okazonta en Ulanbatoro. La temo de la ĉi-foja kunveno tekstas: "20 jaroj de Azia-Eŭropa Kunveno: Partnereco en Futuro per Konekto". La Azia-Eŭropa Kunveno estas forumo inter la registaroj de Azio kaj Eǔropo, iniciatita de antaŭa singapura ĉefministro en oktobro 1994, kaj ricevis aktivajn reagojn de aziaj kaj eŭropaj landoj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio