Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Malfermita duontaga vizito al KDPR
2016-07-13

 

    Post dujara preparo estis malfermita la nova turisma itinero, ke ĉinaj turistoj povas surbordiĝi por duontaga vizito al la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) tra la landlima ĉina urbo Dandong.

 

    Quan Shunji, respondeculo pri tiu itinero en la Ĉina Internacia Turisma Agentejo en Dandong, diris al raportisto, ke en malpli ol tri tagoj post la malfermo de la itinero la turisma agentejo akceptis preskaŭ mil turistojn. Ĉiu turisto pagas 350 juanojn por la duontaga vojaĝo, kaj kun sia identiga karto ili povas peti ir-revenan permesilon de la urba departemento pri publika sekureco de Dandong. La departemento de landlima kontrolado de KDPR lasas ĉinajn turistojn kun tiaj permesiloj surbordiĝi.

 

    Surbordiĝinte, la turistoj povas spekti prezentadon de tradiciaj koreaj dancoj kaj kantoj kaj aĉeti lokajn produktojn en difinita zono kun la areo de 30 mil kvadrataj metroj, kaj poste aŭtobuse rigardi la urbon Sinuiju.

 

    Ŝi diris, ke la itinero havas grandan potencialon, kaj la duaperioda turisma zono konstruata sur la areo de 130 miloj da kvadrataj metroj povos akcepti maksimume dek milojn da turistoj ĉiutage.

 

    Dandong estas ĉefa turisma nodo por vizito al KDPR. Kutime estas unutaga vizito al Sinuiju kaj tri-sep-taga vizito al Pjongjango, ĉefurbo de KDPR.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio