La ĉina packonserva trupo al Sud-Sudano estis atakita dum tasko-plenumado |
2016-07-12 |
En la 10-a de julio, la registara armeo de Sud-Sudano kaj la kontraŭregistara armeo batalis unu kontraŭ la alia en la ĉefurbo Juba. Tiam kirasa aŭto de infanteria kazerno de la ĉina packonserva trupo al Sud-Sudano estis plemumanta la gardan taskon por protekti rifuĝejon en la ĉefsidejo de UN-delegacio. Je la 18-a kaj 39 minutoj laŭ la loka tempo, obuso surprize trafis la soldatojn, kaj ĝis nun du el ili perdis sian vivon kaj kvin vundiĝis.
Redaktoro: Han Xin
Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|