Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
UK-101: Ne nur por esperantistoj
2016-07-12

 

    Kiel vi jam scias, la 101a Universala Kongreso de Esperanto okazos la 23–30an de julio 2016 en la urbo Nitro, Slovakio. Parto de la strebo igi la kongreson pli videbla por la ekstera publiko estos malferma tago vendrede, la 29an de julio. Tiun tagon okazos enkondukaj kursoj de Esperanto por la publiko, sed la plej grava programero estos la internacia muzik-festivala vespero sur la ĉefa placo de Nitro libere videbla de ĉiuj interesatoj. Tiel la nitranoj povos propraokule sperti la kulturon de Esperanto.

 

    Por atingi la ĉefan placon por la festivalo, planata estas unue granda marŝo post la komuna foto antaŭ la kongresejo (18h00) – je 18h30 oni ekiros de la kongresejo tra la piedira zono kiel manifestacio, por videbligi Esperanton grandskale en la urbo.

 

    Komence de la kongreso en la sama loko okazos alia publika prezentado – danca kaj koncerta spektaklo de Lúčnica, la plej fama slovaka folklora ensemblo, okaze de la nacia vespero dimanĉe, la 24a de julio.

 

    Aldone okazos pluraj Esperanto-rilataj ekspozicioj. Unu el ili temos pri Zamenhof, ĝi estos malfermita en la Nitra sinagogo la 22an de julio je 17h00. Tie staros grandaj afiŝoj kun komikso pri lia vivo. La komikso, unuafoje eldonita libroforme en la pola, kaj poste en dulingva angla-Esperanta eldono, nun estos en slovaka-Esperanta versio. Tiu ekspozicio okazos kunlabore kun la Centro Ludoviko Zamenhof de Bjalistoko.

 

    Pliaj ekspozicioj pri Esperanto okazos duloke: en la bonŝance Esperante nomita vendejaro Centro en Nitro, kaj en la Pola instituto en Bratislavo. En la teatro de Andrej Bagar, ĉe la ĉefplaco de Nitro, okazos ankaŭ filatela ekspozicio "Slovakio kaj Esperanto je poŝtmarkoj kaj poŝtkartoj".

 

 

    Eblas antaŭvidi, ke la kongreso ĉi-foje estos vere rimarkita de la ekstero kaj vere malfermita al la neesperantista publiko.

 

    Kaj ne eblas ne mencii la t.n. akompanajn aranĝojn, kiuj okazos en Nitro dum la kongreso: Interreligia forumo en Centra Eŭropo kaj Lingvopolitika konferenco de landoj V4+.

 

    Pliaj detaloj pri ili: http://www.nitra2016.sk/akompanaj-aranĝoj/

 

Matthieu Desplantes, Peter Baláž

(el La Balta Ondo)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio