Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fermiĝis kunveno de ministroj pri komerco de G20
2016-07-11

 

    La 10an de julio en Ŝanhajo fermiĝis kunveno de ministroj pri komerco de G20. En la kunveno estis publikigita la unua deklaro de ministroj pri komerco en la historio de G20, kaj adoptita Gvidprincipoj por Monda Investa Politikfarado de G20, la unua plurflanka gvid-dokumento pri investa politikfarado. La kunveno akiris kelkajn pozitivajn rezultojn en akcelo de plurflanka komerca sistemo, ellaboro de tutmonda strategio pri komerca kresko kaj fortigo de tutmonda politiko pri investa kunordigo.

 

    Post la kunveno, Gao Hucheng, prezidanto de la kunveno kaj ĉina ministro pri komerco, ĉeestis la gazetaran konferencon por prezenti la gravajn rezultojn de la kunveno, kiu starigis la mekanismon de komerca kaj investa kunlaboro de G20, aprobis la Tutmondan Strategion pri Komerca Kresko de G20, certigis sep kunlaborajn kolonojn, ekzemple por malaltigo de komerca kosto kaj fortigo de kunordigo de komercaj kaj investaj politikoj, kaj tiel montris direkton por daŭripova disvolvado de la komerco kaj ekonomio de la mondo.

 

    En la kunveno estis aprobita ankaŭ Gvidprincipoj por Monda Investa Politikfarado de G20, kiu difinas naŭ principojn pri opono kontraŭ protektismo de translima investado kaj kreado de malferma, nediskriminacia, travidebla kaj antaŭvidebla kondiĉoj por investa medio. La gvidprincipoj starigas ĝeneralan kadron de monda investa regularo kaj liveras gravan gvidon al ĉiuj landoj en kunordigo kaj farado de enlandaj invest-politikoj kaj interkonsentoj kun eksterlandaj investantoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio