Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Afrikaj amaskomunikiloj kritikas Usonon pro ĝia interveno en disputojn pri la Suda Ĉina Maro
2016-07-11

 

    Lastatempe amaskomunikiloj de Sud-Afriko, Egiptio, Liberio kaj aliaj afrikaj landoj publikigis artikolojn kun kritikoj al Usono pro ĝia interveno en disputojn pri la Suda Ĉina Maro kaj laŭdoj al Ĉinio pro ĝia starpunkto solvi disputojn pri la Suda Ĉina Maro per paca maniero.

 

    The Star kaj Cape Times, ĉefaj amaskomunikiloj de Sud-Afriko, aperigis artikolon de Shannon Ibrahim, veterana komentaristo pri internaciaj aferoj. La artikolo diras, ke Usono senĉese intervenas en aferojn de la regionoj, kiuj estas tre malproksimaj de Usono, por teni sian regan pozicion en la internacia scenejo per malfortigo de aliaj landoj. Usono opinias, ke ĝi rajtas manipuli fortojn de diversaj landoj sur la Suda Ĉina Maro por ĉirkaŭi Ĉinion.

 

    La egipta ĵurnalo AL Ahram raportis, ke Usono ne estas kontenta pri sia malalt-tona kaj postkulisa rolo en la demando pri la Suda Ĉina Maro kaj volas manifesti sian potencan milit-forton. Ĝi ofte sendis skoltaviadilojn por plenumi sekretajn taskojn celante kaŝobservi Ĉinion.

 

    La liberia ĵurnalo Silhouette raportis, ke la ĉina sinteno pri solvo de disputoj pri la Suda Ĉina Maro per paca maniero estas subtenata de pli kaj pli multaj fakuloj. Usona profesoro pri juro Gewirtz kaj aliaj fakuloj opinias, ke la rezulto de la arbitracio ne donos grandan influon al la situacio de la Suda Ĉina Maro. Ili alvokas, ke rilataj flankoj solvu la disputon per diplomatia maniero.

 

    La angola gazeto Angola Weekly raportis, ke Ĉinio esprimis, ke ĝi serĉas pacan manieron por solvi disputojn, sed ĝi ne cedos al la internacia arbitracio kun politika komploto. Nansha-insularo neniam apartenis al Filipinoj kaj la arbitracio unuflanke lanĉita de Filipinoj estas politika komploto.

 

    La mozambika ĵurnalo Izvestia raportis, ke altranga ŝtatoficisto de Ĉinio diris, ke la politiko de Ĉinio pri la disputo de la Suda Ĉina Maro kaj tiu de Nansha-insularo estas klara kaj firma. Ĉinio esperas pace solvi disputojn pri la Suda Ĉina Maro per traktado kaj krei reciproke utilan kaj kunprofitan situacion per kunlaborado.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio