Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Eko-forumo fokusiĝas pri redukto de malriĉeco
2016-07-08

 

    De la 8a ĝis la 10a de julio en Guiyang, ĉefurbo de la provinco Guizhou en sudokcidenta Ĉinio, okazas la jarkunveno de la Internacia Eko-Forumo de Guiyang. Prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco Yu Zhengsheng ĉeestis la inaŭguron. La forumo estas la unua kunveno en Ĉinio kun pli ol mil ĉeestantoj por efektivigo de la Pariza Interkonsento, responde al la propono de la Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝo en Parizo kaj praktika antaŭenigo de la koncepto de verda evoluado.

 

    Ĝi estas la ununura ŝtatnivela internacia forumo kun la temo de eko-civilizacio. Ĉi-jare ĝi havas la temon "ĉirkaŭbrakumi la novan eraon de eko-civizilacio: verda disvolvado kun integriĝo de scioj kaj agadoj". Dume okazos 37 temaj subforumoj, rilataj al protekto de eko-medio kaj reformo de mekanismo de eko-civilizacio.

 

    Kiel la ĉefa batalkampo de malriĉeco-mildigo, la provinco Guizhou alprenis multajn rimedojn en la kampoj de industrio, transloĝigo, edukado kaj sanservado. La nombro de malriĉuloj en kamparo reduktiĝis de 11,49 milionoj en 2011 al 4,93 milionoj en 2015. La procento de malriĉeco estis reduktita per 14%.

 

    Vicprovincestro Liu Yuankun diris, ke la provinco Guizhou transloĝigos 1,3 milionojn da malriĉuloj, liveros cent milojn da postenoj de arbargardistoj, kiuj liberigos 300 milojn da homoj el malriĉeco, kaj tiel disvolvos eko-industrion por atingi la celon de malriĉeco-mildigo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio