Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ŝprucigo de insekticido estas mendebla per Alipay
2016-07-07

 

    Scienco profitigas terkulturistojn. La 5an de julio la firmao Formik-financo anoncis, ke terkulturistoj povas mendi servon de senpilota aviadilo por ŝprucigo de insekticido per la poŝtelefona programo Alipay.

 

    Ŝprucigo de insekticido estas peniga laboro kaj iom danĝera por terkulturistoj en la somero, ĉar ia senatenteco kaŭzas toksiĝon de terkulturistoj. Nun ili povas mendi servon de senpilota aviadilo por la ŝprucigo post livero de rilataj informoj kaj antaŭpago de cent juanoj. La servo estas malmulte kosta. La terkulturistoj pagas nur dek juanojn por ŝprucigo al ĉiu muo da agrikulturaj plantoj.

 

    La servo kovras la provincojn de Jiangsu, Anhui, Jiangxi, Henan, Hubei, Hunan kaj aŭtonomajn regionojn de Guangxi kaj Xinjiang. Insekticido estas necesa al multaj agrikulturaj plantoj, ekzemple rizo, tritiko, kotono, maizo kaj sunfloro. En la lasta jaro insekticido estis ŝprucigita al pli ol 560 miloj da muoj fare de la firmao Jifei-agrikulturo.

 

    Donitaĵoj montris, ke la ŝprucigo per senpilota aviadilo estas 60-oble pli altrendimenta ol unuopa homa laboro. Krome, senpilota aviadilo povas ŝpari akvon. La averaĝa akvokonsumo por ŝprucigo per senpilota aviadilo estas nur 1/500 ĝis 1/200 de la homa laboro.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio