Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio faros militan manovron en Suda Ĉina Maro
2016-07-04


Militŝipoj de la ĉina mararmeo (dokumenta foto)
 

    La 3-an de julio Marafera Administracio de Sanya de Hainan-provinco publikigis informon, ke de la 8-a horo de la 5-a ĝis la sama horo de la 11-a de la kuranta monato okazos milita manovro en la Suda Ĉina Maro kaj ŝipoj estos malpermesataj ĝin eniri.

 

    Pro tio, ke la manovraj tagoj proksimiĝas al la 12-a de julio, kiam estos publikigita la fina decido de la tiel nomita arbitracio de la Suda Ĉina Maro, alilandaj amaskomunikiloj raportis, ke ĝi rilatas al la manovro. Koncernaj homoj respondis, ke la insularo Xisha estas teritorio de Ĉinio kaj pri tio ne ekzistas disputoj. Estas parto de la jara plano la milita manovro, kiu observas la maran juron. Antaŭa publikigado de la manovroj de la ĉina mararmeo estas laŭ la internacia praktiko, favoras al protekto de la sekureco de ŝipoj veturantaj tra la Suda Ĉina Maro kaj reflektas respondecon de Ĉinio.

 

    Ĉina specialisto pri militaj aferoj Li Jie diris, ke la manovro signifas ĉinan malakcepton de la tiel nomita arbitracio kaj montras la determinon kaj volon konservi la suverenecon en la Suda Ĉina Maro.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio