Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Serĉado de malluma materio en laboratorio, je 2 400 metroj sub la tersurfaco
2016-06-30


Esploristo iras al la subtera laboratorio Jinping. (Foto de Xue Yubin, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    Sondado de la malluma materio "Kosma fantomo" estas unu el la gravaj scienc-esploraj projektoj koncernaj al la kosmo. La sondilo Ksenono pri partiklo kaj astrofiziko serĉas teorie supozatan malluman materion en la laboratorio Jinping, je 2 400 metroj sub la tero de suda Sichuan-provinco en sudokcidenta Ĉinio.

 


Esploristoj en kontrolado de ekipaĵoj en la subtera laboratorio. (Foto de Xue Yubin, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    La eksperimento, gvidata de la Ŝanhaja Jiaotong-Universitato, uzas la inertan elementon ksenono el aero kiel vehiklon por trovi malluman materion. La rezulto de la duaperioda provfunkciado publikigita de la eksperimenta grupo en Physical Review D montras, ke la donitaĵoj de tiu sondilo superis la funkcian rezulton de eksperimentoj pri sondado de malluma materio faritaj en la mondo kaj proksimiĝas al tiu de la tutmonde avangarda eksperimento LUX farita de Usono. Tiu eksperimento espereble plue antaŭenigos sondadon de malluma materio en la tuta mondo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio