Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Produktoj de ĉinaj markoj en Aŭstralio
2016-06-29


Huawei-poŝtelefonoj vendataj en sidneja magazeno en la 25a de junio
 

    Nutraĵaj materialoj de ĉinaj markoj estas troveblaj en multaj aŭstraliaj superbazaroj. Unu el la plej grandaj ĉensuperbazaroj Coles vendas popularajn produktojn de ĉinaj markoj, ekzemple sojsaŭcon kun la marko Zhujiang-ponto el Guangdong, spicitan sojsaŭcon kun la marko Laoganma el Guizhou kaj kondimenton kun la marko Lee Kum Kee el Hongkongo.

 

    La ĉinaj markoj en Aŭstralio jam superis la sferon de nutraĵoj kaj avancas al la kampoj de elektronikaj aparatoj, aŭtoj kaj aliaj produktoj kun alta aldonvaloro.

 

    "Lavmaŝinoj, sekigatoroj kaj fridujoj de la marko Haier estas multe konataj; komputiloj kun la marko Lenovo estas uzataj en hejmoj aŭ oficejoj en Aŭstralio; afiŝoj de poŝtelefonoj de la marko Huawei estas ofte videblaj en Sidnejo..." diris Justin Steele, fondinto de iu firmao pri konsultiĝo en Aŭstralio, dum intervjuo.

 

    Komentariisto Chris Miller el la aŭstralia retejo pri aŭto-komentarioj Malantaŭ Rado diris, ke ekzemple, la aŭtoj kun la marko Granda Muro estas bonkvalitaj, sed ne multekostaj. Tiuj aŭtoj, precipe kamionetoj kaj sportveturiloj estas popularaj en Aŭstralio. La vendkvanto de Granda Muro en la unuaj kvar jaroj post eniro en la aŭstralian merkaton superis la totalan vendon de la aŭtoj Hyundai en la komencaj kvin jaroj en Aŭstralio.

 

    Kompreneble, por ĉinaj markoj restas longa vojo al populareco en Aŭstralio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio