Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĝemeloj de granda pando naskitaj en Makao
2016-06-28

 

    Vespere de la 26a de junio la administracio de civilaj aferoj de la registaro de Makao anoncis, ke la grandaj pandoj Kaikai kaj Xinxin donacitaj de la centra registaro fariĝis gepatroj, ĉar posttagmeze Xinxin naskis ĝemelojn. Post unua konfirmo la ĝemelaj beboj estas masklaj.

 

    Post gravedeco dum pli ol tri monatoj la unua bebo naskiĝis je la 15a horo kaj 45 minutoj kun la pezo de 135 gramoj kaj laŭte kriis; la dua je la 16a horo kaj 27 minutoj kun la pezo de 53,8 gramoj, pli malgranda ol la averaĝo, kaj tial ĝi bezonas pli da zorgoj.

 

    Veterinaro ekzamenis ilin kaj trovis, ke Xinxin kaj la unua bebo bone fartas, tamen la dua estas tro malpeza kaj prizorgata tuttage.

 

    La domo de grandaj pandoj en Makao klarigis, ke novnaskito de granda pando havas rozkoloran haŭton kun longa vosto kiel muso. Xinxin unuafoje ludas la patrinan rolon, montrante lertecon kaj patrinecon. Nun la makaa teamo por prizorgo de grandaj pandoj kaj fakuloj el la Chengdu-a Esplorbazo de Bredado de Grandaj Pandoj zorgas pri Xinxin kaj ĝiaj beboj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio