Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Monda Tago de Rifuĝintoj: mesaĝo de UEA al la Unuiĝintaj Nacioj
2016-06-28

 

    Monda Tago de Rifuĝintoj (20a de junio) reprezentas specialan okazon por fari tion kion ni devas fari en ĉiu tago de la jaro, nome konsideri kaj mildigi la malfeliĉan staton de la tutmonde kreskanta nombro de rifuĝintoj -- homoj forpelitaj el siaj hejmoj pro konflikto, kaj enplektitaj en armitaj disputoj ne de ili kreitaj. Kongrue kun nia ĉefa celo, nia organizaĵo, Universala Esperanto-Asocio, aparte interesiĝas pri klopodoj faciligi la lingvan situacion de tiuj rifuĝintoj.

 

    Rifuĝintoj perdis pli ol siajn hejmojn kaj sian vivpanon: ili perdis ankaŭ la komunumojn kaj kulturojn, kiuj subtenas ilin. Ofte la lingvoj de tiuj komunumoj ne estas vaste parolataj en la lokoj, en kiuj ili nun troviĝas. En tiaj cirkonstancoj, ili despli malfacile kapablas klarigi sian situacion al aliaj, kompreni eĉ la simpatiajn reagojn de tiuj kiujn ili renkontas, kaj trakti kun la oficialaj funkciuloj kiuj ofte tenas en siaj manoj ilian estontecon.

 

    Sekve ni forte petas al Unuiĝintaj Nacioj, ke la organizaĵo faru ĉion eblan por certigi

    Ke komunikado kun rifuĝintoj okazu en lingvoj, kiujn ili povas kompreni,

    Ke la funkciuloj, kiuj traktas kun la rifuĝintoj ricevu trejnadon pri tiuj lingvoj,

    Ke specialaj servoj estu starigitaj por aŭskulti kaj plusekvi la rakontojn kaj zorgojn de la rifuĝintoj en iliaj propraj lingvoj,

    Ke edukaj servoj en taŭgaj lingvoj estu disponigataj al rifuĝintaj infanoj kies lernado estis interrompita kaj kies estonteco estas sekve endanĝerigata.

 

    Komprenema atento al la lingvaj bezonoj de rifuĝintoj estas ne nur principa demando sed ankaŭ demando de bona praktiko.

 

    Enskribita en la statuton de nia Asocio estas respekto por ĉies rajtoj tia kia ĝi estas esprimata en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kiun ni konsideras "esenca kondiĉo por nia laboro." Socia justeco kaj lingva justeco iras manenmane. Ni devas memorigi nin pri tiu fakto en ĉiu tago de la jaro -- sed speciale dum la Monda Tago de Rifuĝintoj.

 

(el Gazetata Komuniko de UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio