Somera programo 2016 de Kulturdomo de Esperanto-Kastelo Greziljono, Francio |
2016-06-28 |
Dektaga Esperanto-kurso okazos de lundo, la 4-a de julio, posttagmeze, ĝis vendredo, la 15-a de julio 2016, tagmeze, en la Kulturdomo de Esperanto-Kastelo Greziljono, Francio. Paralele: Interŝanĝoj de scioj kaj de scipovoj laŭ VIAJ diversaj proponoj de aktivaĵoj por ĉiuj aĝoj de lundo, la 4-a de julio, posttagmeze, ĝis lundo, la 11-a de julio 2016, tagmeze, aŭ ĝis la 15-a de julio por viziti la Luar-kastelojn.
Esperanto-Kurso Christian Rivière (Luarlandoj): La esprimo de la tempo en Esperanto.
Libroservo surloke La retadreso: http://gresillon.org/libroservo.
Distraĵoj vespere Ekzemploj: tabloludoj, malfermita scenejo, dancoj... laŭ viaj proponoj. Florence Rolland (Ĉarento): Gvidado de societaj ludoj -- kantigo de kanzonoj. Marie-Blanche Gréau (Pikardio): Unu horo da ridado. Georges Curinier (Aŭvernjo): Legado de noveloj de Maupassant kun muzikaj paŭzoj. Wangari Maathai (Kenjo): Projekcio de la filmo Enradikiĝi (Elisabeth). Alain Louis (Akvitanio): Legendoj el la steloj. Lorenzo Tomezzoli (Burgonjo): Mélanie Prin kantas Esperante, france kaj itale.
(el Esperanto-Kulturdomo Gresillon) Redaktoro: Wang Lihua
Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|