Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina kompanio Baidu estas la dua plej "inteligenta" firmao en la mondo
2016-06-24

 

    Lastatempe la scienca gazeto MIT Technology Review fondita de Masaĉuseca Instituto de Teknologio elektis "50 plej inteligentajn kompaniojn tutglobajn". En la nomlisto Amazon estas la ĉampiono kaj la ĉina kompanio Baidu okupas la duan lokon.

 

    Laŭdire, la elektado celas trovi tiujn firmaojn kiuj samtempe zorgas pri teknika novigo kaj altefika administrado. Krom la supremenciitaj du, Tesla Motors, kiu fabrikas elektrajn aŭtomobilojn, sidas sur la kvara loko. Atentinde, ke Apple ne troviĝas en la listo.

 

    En la listo estas tri japanaj firmaoj. La Aŭtokompanio Toyota sidas sur la 17-a loko. Tio estas pro ĝiaj esplorado pri senŝofora stirado kun artefarita inteligenteca aparato, kaj ellaborado de aŭtoj kun hidrogena fuelpilo celanta la realigon de hidrogen-fuela socio.

 

    Multaj ĉinaj firmaoj troveblas sur tiu ĉi listo. Baidu, konata kiel "ĉina Google", okupas la duan lokon pro tio, ke ĝi nun konstruas voĉ-rekonan sistemon kiu povos facile kompreni homajn lingvojn kaj estos utiligota por aŭtomata stirado. Pro la vasta disvendado de inteligentaj poŝtelefonoj, la ĉina kompanio Huawei okupas la 10-an lokon. Tencent QQ, DIDI kaj Alibaba sidas sur la 20-a, la 21-a kaj la 24-a lokoj sur la listo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio