Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ukrainio donas vizon al ĉinaj civitanoj ĉe atingo
2016-06-22

 

    La 20an de junio la ukraina registaro validigis la politikon pri surloka vizdono al ĉinaj turistoj kaj komercistoj.

 

    Inter la 20a de junio kaj la 30a de septembro, laŭ ir-reiraj flugbiletoj kaj hotela mendilo, ĉinoj povas peti 15-tagan vizon turisman aŭ komercan en Boryspil-flughaveno de Kievo.

 

    Tiumatene Zhang Wenxian el Makao de Ĉinio la unua surloke ricevis vizon. La 25-jara universitata studento ekscite diris al raportisto, ke li tuj decidis la vojaĝon al Ukrainio, post kiam li aŭdis la novaĵon pri surloka vizdono al ĉinaj turistoj. Li diris, ke Ukranio estas bela kaj unika lando, kaj li ege deziras rigardi ĝin per siaj propraj okuloj.

 

    En la ating-halo laborantoj vestitaj en uniformoj estas pretaj ĉe kvar giĉetoj por vizdono.

 

    Zagorodny, direktoro de la flughavena konsulejo de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ukrainio, diris, ke tiutage du ĉinoj ricevis vizon ĉe atingo. Laŭ kalkulo de Ukrainio, en la komenco nur kelkaj homoj petas vizon, sed poste estos eble 50 ĝis 60 homoj ĉiutage.

 

    La kondiĉoj por surloke akiri 15-tagan vizon estas: flugbiletoj ir-revenaj; hotela mendilo; cent usonaj dolaroj por pago de formalaĵoj; almenaŭ 750 usonaj dolaroj kunportitaj aŭ disponeblaj en bankkarto por pruvo de konsumkapablo; medicina asekuro; kaj aldone oficiala invitilo kun notariado, se por komerca aktiveco.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio