Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio esperas juste kaj objektive raporti arbitracion pri la Suda Ĉina Maro
2016-06-22

 

    Lastatempe kelkaj okcidentaj amaskomunikiloj raportis, ke nur ok landoj subtenas ĉinan starpunkton pri la arbitracio de la Suda Ĉina Maro. En la gazetara konferenco la 21-an de junio, Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, esperas, ke rilataj amaskomunikiloj juste kaj objektive faros raportojn.

 

    Iu raportisto demandis: lastatempe The Wall Street Journal kaj aliaj okcidentaj amaskomunikiloj raportis, ke nur ok landoj subtenas ĉinan starpunkton pri arbitracio de la Suda Ĉina Maro. Kiun komenton Ĉinio havas pri tio?

 

    "Antaŭe ni sciis, ke malmultaj okcidentaj amaskomunikiloj foje konfuzis nigron kun blanko, kaj nun ni scias, ke ili eĉ ne scipovas kalkuli." Hua Chunying diris, kiel ni ĉiuj vidis, ke pli kaj pli multaj landoj esprimis siajn komprenon kaj subtenon al la starpunkto de Ĉinio post kono de origino kaj evoluo de la demando pri la Suda Ĉina Maro kaj la esenco de la arbitracio. Ĝis nun dekoj da landoj esprimis siajn subtenojn al Ĉinio per manieroj publika, skriba, privata kaj parola.

 

    Hua diris, ke lastatempe Zambio, Kamerunio, Etiopio, Malavio kaj aliaj landoj esprimis sian subtenon al la starpunkto de Ĉinio. Antaŭ nelonge Ĉinio kaj Serbio subskribis komunan deklaracion pri starigo de ĉiuflankaj strategiaj partneraj rilatoj. La du flankoj unuanime opinias, ke rilataj partioj devas pace solvi disputojn pri teritorio kaj maro per amikaj interkonsiliĝo kaj traktado laŭ duflankaj interkonsentoj kaj la Deklaracio pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro. La 20-an de junio, en sia parolo farita en la Kamboĝa Nacia Instituto de Administrado, kamboĝa ĉefministro Hun Sen kelkfoje esprimis, ke Kamboĝo ne subtenas la arbitracion pri la Suda Ĉina Maro. Li alvokis, ke koncernaj flankoj solvu la disputon per duflanka traktado.

 

    "La amaskomunikilo menciita de vi tiel atentas aferojn pri la Suda Ĉina Maro kaj ne eblas, ke ĝi ne rimarkis la starpunkton de tiuj landoj escepte de tio ke ĝi intence elektis neglekton. Mi ne scias, ĉu tiuj amaskomunikiloj kalkulis, kiom da landoj klare esprimis kontraŭstaron al ĉina starpunkto pri la Suda Ĉina Maro per publika kaj skriba manieroj? Ni esperas, ke rilataj amaskomunikiloj faros justajn kaj objektivajn raportojn," Hua diris.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio