Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Afrikaj landoj apelacias pace solvi la demandon de la Suda Ĉina Maro
2016-06-22


La 3-a Forumo pri Ĉin-Afrika Amaskomunikila Kunlaboro
 

    La 21-an de junio en Pekino okazis la 3-a Forumo pri Ĉin-Afrika Amaskomunikila Kunlaboro, kiun ĉeestis 320 delegitoj, inkluzive de registaraj ministroj el 44 afrikaj landoj kaj afrikaj asocioj.

 

    La du flankoj diskutis pri kiel realigi la celojn fiksitajn en la Pintkunveno de Ĉin-Afrika Kunlabora Forumo en Johanesburgo kaj interŝanĝis opiniojn pri temoj rilataj al "Amaskomunikila Kunlaboro kaj Kapabla Konstruo". Ili atingis entute 15 interkonsentojn.

 

    En 2013 kiam ĉina prezidanto Xi Jinping unuafoje vizitis Afrikon, li proponis, ke Ĉinio havu kun Afriko rilatojn verajn, praktikajn, amikajn kaj sincerajn. Post okazo de la Pintkunveno de Ĉin-Afrika Kunlabora Forumo en 2015, la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko altgradiĝos kiel plenampleksa strategia partnereco.

 

    Estis publikigita en la forumo la Komuna Deklaro de la 3-a Forumo pri Ĉin-Afrika Amaskomunikila Kunlaboro, kiu emfazis, ke ĉinaj kaj afrikaj amaskomunikiloj devas ĉiam egale konsulti unu la alian por komuna progreso, havi rektan komunikadon de informoj kaj interŝanĝon de homoj, por pli bone servi al la plenampleksa strategia partnereco. La deklaro subtrekis ankaŭ, ke konservi pacon kaj stabilecon en la Suda Ĉina Maro estas grava por la mondaj paco, stabileco kaj disvolviĝo. Afrikaj landoj forte apelaciis, ke koncernaj flankoj laŭ interkonsentoj havu amikajn konsultojn kaj intertraktojn por solvi la teritorian kaj maran disputojn.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio