Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kamboĝa ĉefministro ne subtenos la decidon de la arbitracio pri la Suda Ĉina Maro
2016-06-21


La 22-an de aprilo en kamboĝa ĉefministra oficejo, Hun Sen intervidiĝis kun Wang Yi, ĉina ministro de eksterlandaj aferoj.
 

    La 20-an de junio kamboĝa ĉefministro Hun Sen diris, ke Kamboĝo ne subtenos la decidon de la arbitracio pri la Suda Ĉina Maro, unuflanke proponita de Filipinoj. Li apelaciis, ke koncernaj flankoj havu intertraktadon por solvi la disputojn.

 

    En la sama tago Hun Sen ĉeestis diplomiĝan ceremonion kaj tiam li diris, ke la publikigota decido de la arbitracio estas produktaĵo de "politika celo" kaj Kamboĝo ĝin ne subtenos. La arbitracio estis unuflanke proponita de Filipinoj, kiu havas sian politikan celon. Hun Sen esperis, ke koncernaj flankoj solvos la disputojn kaj diferencojn per duflankaj dialogoj.

 

    Li diris, ke antaŭ unu monato ambasadoro de iu lando, kiu eĉ ne estas membro de la Asocio de Landoj de Sudorienta Azio (ALSA), provis persvadi Kamboĝon kaj aliajn landojn de ALSA por subteni la decidon de la arbitracio. Laŭ la ambasadoro, ALSA devas havi interkonsenton aŭ komunan deklaron pri tiu problemo.

 

    "Sed Kamboĝo ne planas publikigi ĉian ajn komunan deklaron por subteni la decidon de la arbitracio," diris Hun Sen, kaj Kamboĝo poste faros sian propran deklaron.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio