Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Internacia Esperanto-Kalendaro -- 20 jaroj
2016-06-21
 


    Kiam, kie, kio okazas, estas internacia kalendaro pri Esperanto-renkontiĝoj, kongresoj, festivaloj. La "Internacia Kalendaro" listigas ĉiujn konatajn Esperanto-renkontiĝojn, kongresojn, festivalojn, kiuj akceptas vojaĝantajn esperantistojn kiel partoprenantojn.

 

    Vojaĝu al Esperanta renkontiĝo! Serĉu kaj trovu simpatian aranĝon, kun datoj, nomoj, mallonga priskribo, reteja adreso, ktp!

 

    Se mankas iu aranĝo, anoncu kaj registru ĝin senpage!

 

    Diskonigu, reklamu la Kalendaron al viaj Esperantistaj amikoj

 

    Jubileo -- 20 laborjaroj!

 

    La Internacia Kalendaro ĉi-jare festas sian 20-an jubileon. Ĝi estis komencita en 1996 kiel memstara rubriko en la gazeto "Eventoj", kaj ekde tiam ĝi aperas seninterrompe, jam 20 jarojn. La kalendaron funkciigas teamo de la Esperanto-Centro "Eventoj" en Budapeŝto.

 

    Adreso de la Internacia Esperanto-Kalendaro: http://www.eventoj.hu/kalendaro.htm

 

    Se vi ŝatus esti kunlabora membro en nia teamo, kontaktu nin: Szilvási László szilvasi@eventoj.hu

 

    Bonan vojaĝon, agrablajn travivaĵojn!

 

(el Ret-Info / Lingvo-Studio, LS)

http://www.eventoj.hu

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio