Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Paroliga kurso de Esperanto en Dandong, Ĉinio
2016-06-21

Teksto de Wang Lihua

Foto de Yu Bingheng

 


S-ro Ma Fengchen kaj liaj unuaj lernantoj en la paroliga kurso
 

    Antaŭtagmeze de la 17a de junio 2016 oficiale komenciĝis paroliga kurso de Esperanto-klubo de Dandong-a Zhiqing-a Branĉo de la provinco Liaoning en nordorienta Ĉinio. La kurson sekvas pli ol 50 lernantoj, kiuj plejparte laboris en kamparo post diplomiĝo el lernejoj de 1950-aj ĝis 1970-aj jaroj kaj poste revenis al urbo por laboro en diversaj rondoj. S-ro Ma Fengchen, direktoro de la Esperanto-klubo, gvidas la kurson, kiu funkcias de la 9-a ĝis la 11-a horo marde kaj vendrede en la oficejo de la klubo. La ĉefa tasko de la kurso estas Esperanto-parola ekzercado, kaj tio daŭras ankaŭ perrete: nun pli-ol-120-persona WeChat-grupo viglas ĉiutage por lernado de Esperanto. Pere de interreto pli da supre menciitaj personoj interkonatiĝas kaj renkontiĝas por lerni kaj uzi Esperanton. La Esperanto-klubo starigita la 12an de junio 2016 nun havas pli ol 100 membrojn.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio