Vilaĝanoj mistere vivas subtere de generacio al generacio jam de 4 mil jaroj |
2016-06-20 |
![]() En la gubernio Shaanxian de Henan-provinco troviĝas imponaj popolaj arkitekturaj mirakloj, kiuj surprizas la vizitantojn kaj ĉinajn kaj alilandajn. Tio estas loĝejoj kun kavo-kortoj subtere distingiĝintaj per "oni vidas nur arbojn, tamen ne vilaĝon, sed vilaĝon tamen ne loĝdomojn, kaj aŭdas bruojn tamen ne vidas homojn."
![]() Sur Shaanyuan-altebenaĵo sin kaŝas vilaĝoj el 10 miloj da strangaj loĝejoj. Neinformite, probable oni ne povas imagi ke tio fakte estas vilaĝo.
![]() Tiuj loĝejoj kun kavo-kortoj subtere havas historion de pli ol 4 mil jaroj. Nuntempe ekzistas ankoraŭ pli ol 100 subteraj vilaĝoj, kaj la plej malnovaj loĝejoj ankoraŭ loĝataj de pli ol 6 generacioj aĝas jam pli ol 200 jarojn. Tieaj vilaĝoj plej bone konservitaj estas vilaĝoj Renmazhai kaj Miaoshang k.a.
![]() Laŭdire, la tiea vetero estas varmega en somero kaj malvarmega en vintro. Kaj tiuj loĝejoj kun kavo-kortoj subtere tre komfortas pro varmo dum vintro kaj malvarmo dum somero.
![]() Unika estas tiu magia arkitektura arto de subtera konstruado! Tiuj loĝejoj kun kavo-kortoj propraj al Henan estis konstruitaj en ebena leŭsa tero, oni fosis kavojn en kvadrata aŭ rektangula formo kun lateroj longaj je 10-12 metroj kaj profundo de 6-7 metroj. Tio estis farita de malnova generacio dum 2-3 jaroj, kaj tie vivas ĝiaj posteuloj de generacio al generacio dum centoj da jaroj.
![]() En kavo-kortoj estas ĉefa kavernĉambro, kavernsalono, kavernkuirejo kaj aliaj. Ankaŭ ili, influitaj de tradicia kulturo, atentas pri la direkto kien rigardas la fenestroj.
![]() 8-12 kavernoj estis fositaj ĉe 4 flankoj de la kavo-korto, kaj en kies angulo oni fosis deklivan pasejon de la kavo-korto al la tero-surfaco kiel enirejon.
![]() Tra tiu kavernenirejo 10 metroj longa oni povas eniri en la kavo-korton kvazaŭ ekspedicio al mistera tunelo. Tio estas vere eksterordinara sperto por tiuj, kiuj alkutimiĝis al la vivo surtere.
![]() Ĉe la randoj ĉirkaŭ la kavo-korto estas talusŝirmaĵo kiel tiu de tegmento por lasi forfluo de akvo kaj sube -- leŭsaj kavernoj kaj muroj. Por loĝejo en kavo akvo-drenado nature estas unue grava afero. Tial, la lokanoj fosis ĉi tie en la mezo de la kavo-korto trasorbigan fosaĵon profundan de 4-5 metroj speciale por kolekti akvon de pluvo.
Redaktoro: Wang Lihua
Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|