Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Aldoniĝis reproduktitaj Huang-fiŝoj en Qinghai de Ĉinio
2016-06-20

 

    Raportisto informiĝis en sav-centro de la fiŝoj Gymnocypris przewalskii en Qinghai-lago, ke ekde la reproduktiĝo de la fiŝoj Gymnocypris przewalskii en 2002, koncerna sekcio delasis preskaŭ 100 milionojn da unu-jaraj fiŝidoj en Qinghai-lagon. La plej freŝaj donitaĵoj montris, ke en la lago la kvanto de la fiŝoj, kies populara nomo estas Huang, jam atingis 62 milojn da tunoj.

 

    Antaŭe la kvanto de la fiŝoj en la lago kalkuliĝis al 320 miloj da tunoj. Pro trokaptado en 1950-1970-aj jaroj kaj malboniĝo de ekomedio ĉirkaŭ la lago, la kvanto draste reduktiĝis ĝis 2 500 tunoj en 2002.

 

    Por protekti tiun specion kaj restarigi la ekosistemon de la lago, la centro komencis reproduktadon de la fiŝo. Ĝis nun la centro delasis entute 90,5 milionojn da fiŝidoj, kiuj pezis po 3-5 gramojn.

 

    Ĉefo de la centro diris, ke laŭ donitaĵoj en la lago estis 5 017 tunoj da fiŝoj en 2004, 15 000 tunoj en 2006, 45 000 tunoj en 2014, kaj 62 000 tunoj nun.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio