Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ekfunkciis la unua Centro de Ĉinaj Libroj en Pollando
2016-06-16


Guo Weimin (meze), Lu Cairong (maldekstre) kaj Andrzej Eliasz (dekstre) inaŭguras la Centron de Ĉinaj Libroj. (Foto de Chen Xu, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    La 14-an de junio en la Esplora Centro de la Universitato de Sociaj Sciencoj kaj Humanismo de Pollando okazis la inaŭgura ceremonio de la Centro de Ĉinaj Libroj. La centron inaŭguris Guo Weimin, vicestro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, Andrzej Eliasz, rektoro de la Varsovia Humanisma Universitato (VHU), Krzysztof Gawlilowski, estro de la Pola Esplora Centro pri Orienta Azio, Lu Cairong, vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG), kaj aliaj gastoj el la du landoj.

 

    La centro, establita de ĈIEG kaj VHU, sub la gvido de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, estas la unua centro de ĉinaj libroj en Pollando. Ĝia establiĝo utilas polajn popolanojn legi ĉinajn librojn, koni ĉinajn informojn, sperti ĉinan kulturon kaj atenti ĉinan disvolvadon.

 

    Lu Cairong donacis al la esplora centro 244 specojn da libroj pri ĉinaj politiko, ekonomio kaj kulturo. Laŭ la interkonsento pri kunlaboroj inter ĈIEG kaj la Pollanda Humanisma Universitato, en la venontaj kvin jaroj ĉiujare ĈIEG donacos al la esplora centro 200-300 ĉinajn librojn.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio