Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis resuma kunveno pri plenumo de la Nacia Agadplano pri Homaj Rajtoj (2012-2015)
2016-06-15

 

    La 14-an de junio en Pekino okazis resuma kunveno pri plenumo de la Nacia Agadplano pri Homaj Rajtoj (2012-2015) kaj publikiĝis la Taksa Raporto pri Plenumo de la Nacia Agadplano pri Homaj Rajtoj (2012-2015). La kunvenon ĉeestis ĉ. 150 homoj, inter kiuj troviĝas estroj de rilataj departementoj de centraj kaj ŝtataj organizoj, tiuj de popolaj, sociaj kaj lokaj organizoj, erudiciuloj pri homaj rajtoj el superaj lernejoj kaj esploraj institucioj kaj reprezentantoj de diversaj sociaj rondoj. Ĝin ĉeestis ankaŭ diplomatiaj senditoj de kelkaj landoj al Ĉinio kiel observantoj.

 

    En junio 2012, la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la Nacian Agadplanon pri Homaj Rajtoj (2012-2015). Kiel la dua nacia agadplano pri homaj rajtoj, post la unua por la periodo de 2009 ĝis 2010, ĝi estas grava rimedo de la ĉina registaro por plenumi la konstitucian principon pri respekto kaj garantio de homaj rajtoj kaj ĉiuflanke antaŭenpuŝi la hom-rajtan aferon de Ĉinio.

 

    La kunveno montris, ke danke al la kuna penado de multaj flankoj, la rimedoj difinitaj de la agadplano bone efektiviĝis, kaj la ĉefaj celoj kaj taskoj plenumiĝis en la difinita tempo. 48% de la devigaj celoj kaj pli ol 50% de la celoj koncernaj al la popola vivo realiĝis antaŭ la difinita tempo aŭ superplenumiĝis. Dum la pasintaj kvar jaroj la ĉina registaro aktive plenumis sian promeson pri garantio de homaj rajtoj, dividendoj de la reformado plue favoras al la popolanoj, nivelo de garantio en ekonomia, socia kaj kultura rajtoj daŭre altiĝis; konstruado de la socialisma demokratia leĝsistemo efike antaŭeniĝis, rajtoj de civitanoj plue efektiviĝis; principo pri egaleco de ĉiuj homoj praktike plenumiĝis, rajtoj de diversaj grupoj stabile fortiĝis, socialisma valor-nocio plue disvastiĝis, nivelo de hom-rajta edukado evidente leviĝis; internaciaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj pri homaj rajtoj vaste disvolviĝis, ĉinaj ideoj kaj politikoj pri homaj rajtoj kaj rilataj atingoj fariĝis respektataj de pli kaj pli multaj homoj.

 

    La ĉina registaro ellaboris kaj publikigis du naciajn agadplanojn kaj akiris bonan efikon en ilia plenumado. Laŭ la postulo de la Dektria Kvinjara Plano pri Disvolvado de la Nacia Ekonomio kaj la Socio, la ĉina registaro ellaboras novan nacian agadplanon pri homaj rajtoj kaj baldaŭ publikigos ĝin.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio