Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Homoj kun moralo ne estas izolitaj
2016-06-14

 

    Lastatempe pli kaj pli multiĝas senpartiaj opinioj pri la Suda Ĉina Maro el la internacia komunumo, inkluzive de homoj el Filipinoj.

 

    Alberto Encomienda, eksa ĝenerala sekretario de Mar-afera Centro de la Departemento de Fremdlandaj Aferoj de Filipinoj, Rosario Maner, eksa vicministro de la departemento, Lauro Baja, iama konstanta reprezentanto de Filipinoj en UN, kaj aliaj veteranaj diplomatoj de tiu lando faris parolojn por montri la veron pri la faktoj zorge distorditaj de filipinaj politikistoj kaj okcidentaj amaskomunikiloj. Ili montris, ke Filipinoj unue plenigis maron per tero en la Suda Ĉina Maro kaj tiu, kiu pliigis la streĉitecon de la Suda Ĉina Maro, estas Filipinoj, ne Ĉinio.

 

    Alberto Encomienda, kiu respondecis pri traktado inter Filipinoj kaj Ĉinio, per sia laborsperto malkaŝis la mensogon de la registaro gvidata de Aquino. La Aquino-a registaro pretendis, ke "Filipinoj kaj Ĉinio ne solvis la disputon post pli ol 50 intertraktadoj, kaj pro tio ĝi petis arbitracion". Fakto estas, ke Ĉinio ĉiam klopodas por duflanka intertraktado, tamen Filipinoj neniam reagis.

 

    Tiuj veteranaj diplomatoj urĝas la novan registaron de Filipinoj kiel eble plej frue fari duflankan intertraktadon pri la Suda Ĉina Maro. Ili montris ankaŭ, ke Usono estas ekster-regiona lando kaj ne devas envolviĝi en la aferoj pri la Suda Ĉina Maro.

 

    Tiuj justaj voĉoj el Filipinoj plue pruvis la veron "Justeco estas en la koro de homoj".

 

    Ankaŭ aŭtoritata persono de Filipinoj donis pozitivan signalon. Ĝia enoficiĝonta ministro pri fremdlandaj aferoj esprimis, ke li volontas fari duflankan dialogon pri la Suda Ĉina Maro. Responde al tio, la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio publikigis deklaron kaj reasertis, ke Ĉinio daŭre persistas en solvado de disputoj pri la Suda Ĉina Maro per traktado.

 

    Nun pli kaj pli grandiĝas la voĉoj el la internacia socio por subteni ĉinajn opiniojn. Dekoj da landoj klare esprimis, ke ili subtenas la starpunkton de Ĉinio pri la Suda Ĉina Maro. Multe da internaciaj opinioj aprobas la opiniojn de Ĉinio, fakuloj kaj erudiciuloj subtenas la starpunkton de Ĉinio solvi disputojn per duflanka traktado.

 

    Dum traktado de disputoj pri la Suda Ĉina Maro, Ĉinio renkontis multe da malbon-intencaj obstakloj kaj eltenis nemalmultajn kalumniojn, tamen ĉinoj kredas, ke "homoj kun moralo ne estas izolitaj kaj certe havas intimajn amikojn". Ĉinio kredas, ke pligrandiĝos la fortoj, kiuj subtenas la starpunkton de Ĉinio kaj daŭre realiĝos la ĝusta opinio de Ĉinio solvi kune kun najbaraj landoj problemojn pri teritorio kaj landlimo per intertraktado kaj interkonsiliĝo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio