Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Turistoj de la ĉeftero povas memgvide akiri permeson por viziti Hongkongon kaj Makaon
2016-06-14


Helpate de laboranto en la akceptejo, pekinano akiras sian turisman permeson al Hongkongo kaj Makao per memgvida maŝino.
 
    Ekde la 12-a de junio, la pekina Administracio de Eliro kaj Eniro en lokaj akceptejoj prove funkciigas memgvidajn maŝinojn, kiuj povas helpi turistojn akiri en 3 minutoj permeson por viziti la du specialajn administrajn regionojn: Hongkongon kaj Makaon. La maŝino liveras permeson kaj aliajn servojn al pekinanoj posedantaj elektronikan paskarton inter la ĉeftero de Ĉinio, kaj Hongkongo kaj Makao. La procezo estas simpla kaj oni povas uzi bankkarton por pagi. Laŭdire, la procezo estas simila al tiu de memgvida aĉeto de trajno-bileto.

 

    En la lastaj jaroj, registaraj departementoj komencis praktiki diversajn politikojn por faciligi al turistoj de la ĉeftero la veturadon al Hongkongo kaj Makao.

 

    Antaŭe, trapasante la doganejon oni devis esti detale kontrolata kaj ricevi stampon sur la papera paskarto, kaj pro tio dum feriaj tempoj ĉiam estis multe da homoj atendantaj en la vico. Por ŝpari tempon, ekfunkciis elektronika paskarto inter la ĉeftero kaj Hongkongo kaj Makao. La 20-an de majo 2014, ĝi efektiviĝis unue en Guangdong-provinco.

 

    Nun, multaj lokoj iom post iom ekuzis la memgvidan maŝinon por doni permeson. Pli kaj pli multaj loĝantoj de la ĉeftero profitas de tiu ĉi faciliga rimedo.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio