Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Heroldo estas aĉetita -- ĝi renaskiĝos en 2017
2016-06-14
 


    "Heroldo de Esperanto" estas unu el la plej malnovaj Esperanto-gazetoj. Dum la lastaj jaroj ĉe la nuna eldonanto ĝi ofte malfruis, havis multajn problemojn -- sed nun aperis espero pri ĝia revigliĝo.

 

    Fabricio Valle (la antaŭa redaktoro de la revuo Esperanto) kaj Paulo Lima, partneroj en la entrepreno "Sociala Grupo Lexus" en Brazilio, aĉetis la gazeton "Heroldo de Esperanto" kaj eldonos ĝin ekde la jarkolekto 2017.

 

    La ĝisnuna eldonanto Kooperativo de Literatura Foiro (membro de la pakto de G. Silfer) respondecas ankoraŭ pri la tuta jarkolekto 2016. La vendo ne koncernas la rajtojn pri la libroj: la rajtoj restas ĉe LF-koop kaj IIC.

 

    Informoj pri la planoj de Lexus rilate la gazeton, fonditan de Teo Jung, aperos regule ĉe la Facebook-paĝo de la nova eldononto: https://www.facebook.com/lexussociala/

 

(el Ret-Info)

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio