Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Riĉaj aranĝoj por la 11-a Tago de Kulturaj Heredaĵoj en Ĉinio
2016-06-12

    La 11-a de junio ĉi-jare estis la 11-a Tago de Kulturaj Heredaĵoj en Ĉinio. Nun la lando jam posedas 48 mondajn heredaĵojn, inkluzive de la Granda Muro, la grotaro Mogao kaj tiel plu. La nombro de la mondaj heredaĵoj en Ĉinio estas la dua plej granda inter tiuj de la landoj en la mondo. La Pekina Opero, akupunkturo, tipografio de ideogramoj kaj aliaj eniris en la "Nomliston de Homaj Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj" de Unesko. Ĉinio kun 38 tiuspecaj heredaĵoj estas la ĉampiono en la tuta mondo.

 

    La 11-an de junio la Imperiestra Palaco de Pekino okazigis serion da aranĝoj por la 11-a Tago de Kulturaj Heredaĵoj kun la ĉeftemo "Kunfandi la kulturajn heredaĵojn en la modernan vivon". Jen spektanto estas allogata de la skulptaĵoj en la domo Cining.

 

    La 11-an de junio Shan Jixiang, direktoro de la palaca muzeo, klarigis pri la ruino de granda konstruaĵo konstruita en Ming-dinastio (1368-1644) lastatempe trovita en la nuna palaco. Estas la unua fojo, ke oni trovis grandskalan ruinon de tiu epoko en la palaco.

 

    La 11-an de junio inaŭguriĝis la aranĝo por la 11-a Tago de Kulturaj Heredaĵoj en Interna Mongolio en la urbo Hohhot. Estis tie eksponataj pli ol 20 heredaĵoj. Jen la prezentado de tradiciaj mongolaj kostumoj.

 

    La 11-an de junio infanoj faris prezentadon pri la tradicia opero, ŝtatnivela kultura heredaĵo, kun apartaj trajtoj de norda Ĉinio.

 

    La 11-an de junio okazis la inaŭguro de la aranĝo por la 11-a Tago de Kulturaj Heredaĵoj en la antikva vilaĝo Xidi de la provinco Anhui. Jen la prezentado de la tradicia Danco de Ĉina Unikorno.

 

    La 11-an de junio en la aranĝo de la kultura heredaĵo en la provinco Anhui, oni faris gravuradon al bambuo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio