Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Subteneblo por partopreni la UK-on
2016-06-06

 

    Danke al malavaraj donacintoj, UEA havas la eblon subteni la aliĝkotizon de kelkaj kongresanoj dum la UK en Nitro, kaj en esceptaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝadkostojn en la plej malaltaj kategorioj.

 

    Homoj el iu ajn lando, kiuj ne povas mem financi la aliĝkotizon, povas kandidatiĝi. Sinproponoj estu sendataj al CO ĝis 10-06-2016 laŭ la Roterdama horzono.

 

    Kondiĉoj:

 

    Vi estas individua membro de UEA/TEJO en 2016.

 

    Vi pretas ricevi kaj realigi taskojn antaŭ, dum kaj post UK (la taskoj estas interkonsentotaj kun la organizantoj).

 

(el UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio