Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La 9a Esp-Kongreso de Nordorienta Ĉinio en Harbino
2016-06-03

L’ espero, l’ obstino kaj la pacienco –

Jen estas la signo, per kies potenco

Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,

Atingos la celon en gloro.

– L. L. Zamenhof

 

 

 

    La 9a Esp-Kongreso de Nordorienta Ĉinio (provincoj Heilongjiang, Jilin, Liaoning kaj la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio) okazis en la 27a – 29a de majo, 2016, en la ĉarma urbo Harbino, provinco Heilongjiang, Ĉinio, kie disfloras siringoj. Ĉeestis la kongreson 69 ges-anoj el diversaj lokoj de la lando kaj ankaŭ Koreio kaj Finnlando.

 

    La Kongreso inaŭguriĝis per la himno La Espero. La respondeculoj de Esp-Asocioj de la tri provincoj kaj Interna Mongolio repektive raportis pri la laboroj de siaj asocioj. La kongreso nun fariĝas modelo de la landa Esp-movado. Precipe en urbo Harbino, dum 8 jaroj sinsekve okazis Esp-kursoj por junaj studentoj, en kiuj jam pli ol 550 studentoj lernis Esp-on. Dum ĉifoja Kongreso junaj ges-anoj, ekz. s-ino Liu Jinhuan (Ora) k.a. kapablis lerte prezidi la Interkonan Vesperon, Inaŭguron kaj Fermon. La ĉeestantoj prelegis kaj diskutis pri la kongresa temo: Per reto por disvastigi Esp-on. Eĉ juna f-ino Hao Huan improvize por komencantoj ĉinigis la prelegon de s-ro Ho Song, ĝenerala sekretario de Korea Esp-Asocio. Dum la inaŭguo s-ano Jiang Limin, sekretario de Ĉina Esp-Ligo kaj s-ano Zhao Jianping de Ĉina Radio Internacia faris al la kongresanoj la salutparolojn.

 

    Dum la Kongreso ĉeestantoj turisme vizitis, en la manoj tenante la verdstelajn flagojn, la bordon de la ĉarma Songhua-rivero, la placon de Sankta Sofia Katedralo kaj la eŭropstilan Centran Straton. En la parko Insulo Suno ges-anoj ĝoje piknikis, kantis kaj dancis.

 

    Dum la kongreso okazis la konkurso paroli esperante por gejunuloj, kiuj, kvankam komencantoj, klopodis esprimi sian amon al Esp-o. La Kongreso ricevis salut-leterojn de s-ano Lee Jung-kee, estrarano de UEA, s-ano Hori Yasuo, eks-prezidanto de KAEM, s-ano Genadij Ŝlepĉenko, prezidanto de Esp-klubo Pacifiko de urbo Vladivostok, Rusio.

 

    Dum la kongreso juna artisto s-ro Tian Chengkun faris la ekspozicion de papertondaĵoj, kaj la portretoj de Zamenhof per paperoj tonditaj de s-ro Tian gajnis mirajn laŭdojn de ĉiuj ĉeestantoj.

 

    Samideanoj el urbo Dandong transprenis la kongresan flagon de la mano de s-ino Song Ping, sekretario de Heilongjiang-a Esp-Asocio, kaj invitis ĉeeston al la 10a Esp-Kongreso, kiu okazos en bela marborda urbo Dandong de provinco Liaoning somere de 2018.

 

(raportis Shi Chengtai)

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio