Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinaj maljunuloj kortuŝas la mondon
2016-06-03


Jia Wenqi prenas akvon per sitelo kun helpo de la kolo, kiu tenas bastonon ligitan al la sitelo.
 

    Jia Haixia estas blinda, kaj Jia Wenqi perdis siajn du brakojn. Ili ambaŭ venas el Yeli-vilaĝo de Jingjing-gubernio, Hebei-provinco. La 53-jara Jia Haixia estas blinda je la maldekstra okulo de la naskiĝo pro malsano kaj perdis la vidkapablon de la dekstra en akcidento en 2000. Lia samaĝulo Jia Wenqi perdis siajn brakojn dum akcidento en la aĝo de 3 jaroj.

 


Jia Wenqi portas sian partneron surdorse por trairi riveron.
 

    En 2002, ili interkonsiliĝis kaj decidis laŭ kontrakto entrepreni arboplantadon sur inundotero ĉe rivero en la vilaĝo. Dum la sekvaj dek jaroj ili plantis pli ol dek mil arbojn helpante unu la alian. Dank' al ilia penado nun la dezertejo jam fariĝis granda arbaro.

 


Jia Wenqi (dekstre) faras fosadon kun helpo de la kapo.
 

    Fizikaj malkapabloj kaj malriĉeco ne estas neado de ilia vivo. Neniu pensis, ke ilia simpla decido povos alporti tiom grandan atingon post pli ol dek jaroj. La rakonto pri ili ne nur restis en la vilaĝo, sed ankaŭ cirkulis en Ĉinio kaj iris eĉ tra la mondo.

 


Jia Wenqi (maldekstre) piediras al la arbaro kun Jia Haixia.
 

    Lastatempe, raporto pri ilia rakonto kortuŝis multajn retanojn ĉinajn kaj alilandajn, kiuj nomis ilin "maljunuloj kortuŝantaj la mondon" per siaj pozitiveco, persistemo kaj laboremo. "Ni ne estas grandaj homoj. Ni volas nur planti arbojn kun nia tuta penado," diris Jia Wenqi. En la pasintaj jaroj okazis multaj malfaciloj, tamen ili kredas, ke ĉiam ekzistas rimedoj por solvi problemojn. Ili nepre daŭrigos la plantadon en la estonteco.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio