Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La Media Asembleo de UN laŭdis la konstruon de ĉina ekologia civilizacio
2016-05-30


Oficistoj de la Konsilio de Media Programo de UN portas "artajn maskojn" por atentigi la publikon pri aerpoluado.
 

    La 27-an de majo laŭ la loka tempo en en Najrobo, ĉefurbo de Kenjo, fermiĝis la 2-a Media Asembleo de UN, kiu daŭris 5 tagojn kaj akceptis 25 rezoluciojn kaj planojn pri regado de marmedio kaj bremsado de kontraŭleĝaj negocoj pri sovaĝaj vivaĵoj. La asembleo celas antaŭenpuŝi praktikadon de la Pariza Interkonsento kaj la tagordon de daŭripova disvolvado ĝis 2030.

 

    Dum la asembleo, ĉina ministerio de mediprotekto kaj la Konsilio de Media Programo de UN kune publikigis la raporton kun titolo Strategio kaj Agado de Ĉina Ekologia Civilizacio, kiu montras, ke ekologia civilizacio estas grava parto de la 13-a Kvin-jara Plano de Ĉinio. Ĉinio promesas, ke en 2020, la totala konsumo de akvo en la lando estos reduktita je 23%, la proporcio de arbara areo atingos 23%, la energiokonsumo reduktiĝos je 15% kaj la ellaso de karbona dioksido malmultiĝos je 18% po unuo da malneta enlanda produkto.

 

    Laŭ la raporto, ĝis la fino de 2014, estis konstruitaj 10.5 miliardoj da kvadradaj metroj de energiŝparaj domoj en ĉinaj urboj. Krome, la produktokvanto de nov-energiaj aŭtoj 45-oble kreksis de 2011 ĝis 2015 kaj Ĉinio jam konstruis kontrolan reton de aerkvalito, kiu estas la plej granda en disvolviĝantaj landoj.

 

    Achim Steiner, direktoro de la Konsilio de Media Programo de UN, diris, ke la konstruado de ĉina ekologia civilizacio estas bona esploro kaj praktiko de la daŭripova disvolviĝo, liverante spertojn al aliaj landoj por trakti defiojn pri ekologio, medio kaj socio.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio