Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Estas la 100-a tago retrokalkule al la Pintkonferenco de Grupo 20 en Hangzhou
2016-05-27

 

    La 27-a de majo estas la 100-a tago retrokalkule al la Pintkonferenco de Grupo 20 en Hangzhou. Kion la urbo jam faris por bonvenigi famulojn kaj specialistojn el la tuta mondo?

 

    Kompletigita konstruado de la ĉefa konferencejo

 


Internacia Ekspozicia Centro de Hangzhou, la ĉefa kunvenejo de la Pintkunveno de Grupo 20

 

    Laŭ Zhao Yide, la kompartia sekretario de Hangzhou, oni plej bone plibonigis la konferencejon por neniel havi bedaŭron poste. Ĝis nun jam estas kompletigita rekonstruado kaj plibonigado de koncernaj kunvenejoj, kiuj celas prezenti la trajton kaj stilon de Ĉinio.

 

    Volontuloj sur stratoj de Hangzhou

 


Volontuloj en Hangzhou

 

    Sekureco kaj stabileco estas la plej ŝlosilaj laboroj por sukcesa okazigo de la pintkonferenco. Pli kaj pli multaj urbanoj volontule partoprenas en konservado de la sekureco. Xu Guanghua, 70-jara urbano de Hangzhou, diris, ke li la unua aliĝis al la volontuloj dum rekrutado de la komunumo. Nun li ĉiutage laboras por teni ordon ĉirkaŭ la metroa stacio apud sia hemjo. Li diris: "La pintkonferenco estas fiero de niaj urbanoj. Mi intencas fari mian kontribuon al ĝi!"

 

    Pli ol 600 projektoj de medio-regado

 


Nokta pejzaĝo apud Qiangtang-rivero

 

    Por sin pretigi por la pintkonfereco, Hangzhou efektivigis pli ol 600 projektojn por nova aspekto de la urbo, ekzemple plibonigo de trafiko, konstruado de vojoj kaj la media ordo. Oni jam testis la kolorajn lumojn ĉirkaŭ la Okcidenta Lago kaj per varmaj kaj malvamaj lumoj sin prezentas ĝian belecon de diversaj sezonoj. Ankaŭ ekfunkciis la nokta lumigada projekto laŭ longe de Qiantang-rivero.

 

    Plibonigo de urba aspekto

 

    Parolante pri la pintkonferenco, la urbanoj aspektas tre feliĉaj. Kun granda fiero ili atendas ĝian okazon pro tio, ke ĝi ne nur estos granda ŝanco sed ankaŭ alportos plibonigon de urba aspekto. Malnovaj kvartaloj de Hangzhou nun havas pli belan medion kaj pli purajn stratojn. Homoj, tiel ke la loĝantoj povas vivi pli komforte ol antaŭe.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio