Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La 65-jara datreveno de la paca liberiĝo de Tibeto
2016-05-24

 

    La 23-an de majo 1951 la Centra Popola Registaro kaj la loka registaro de Tibeto subskribis la "17-artikolan Interkonsenton" pri rimedoj por paca liberiĝo de Tibeto, la Popola Liberiga Armeo eniris en Tibeton kaj realiĝis paca liberiĝo de la loko. De tiam Tibeto eniris en la novan epokon, nome de mallumo al lumo, de postiĝo al progreso, de malriĉeco al riĉeco, de aŭtokrateco al demokratio kaj de feŭdeco al malfermeco.

 

    Dum la pasintaj 65 jaroj post la paca liberiĝo, dank' al la subteno de la Centra Registaro kaj la tutlandaj popolanoj, diversnaciaj popolanoj en Tibeto kreis sian belan vivon kun granda entuziasmo kaj Tibeto akiris historiajn atingojn atentatajn de la mondo: trajnoj veturis sur la tegmenton de la mondo, torĉo de Olimpikoj atingis la montopinton Ĉomolangmo, efektivigo de la 15-jara senpaga edukado, la averaĝa vivdaŭro de tibetanoj longiĝis de 35.5 jaroj en la 1950-aj jaroj al 68.17 jaroj, la totala produkta valoro de Tibeto tenis kreskadon je pli ol dek procentoj dum 23 sinsekvaj jaroj kaj superis 100 miliardojn da juanoj en 2015... La moderna socialisma nova Tibeto staras en la mondo.

 

    Tiuj brilaj atingoj estas kuraĝigaj. Kredeble, ke la neĝkovrita altebenaĵo Tibeto certe havos pli belan estontecon pro sia bona fundamento metita dum la 65 jaroj, kaj pro zorgo de la Centra Registaro, helpo de la tuta lando kaj kuna penado de la diversnaciaj popolanoj en Tibeto.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio