Literatura konkurso -- gajnu bitlibran legilon! |
2016-05-24 |
Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Podlaĥia Libraro anoncas la 6an Literaturan Konkurson "Esperanto ligas homojn". Ĉi-foje ni atendas eseojn pri la temo "Elmigrintoj: mi, vi, li..."
La verkojn ĝis tri paĝojn grandajn oni sendu ĝis la 30a de oktobro 2016 al la adreso de Bjalistoka Esperanto-Societo aŭ lasu en Esperanto-Libraro ĉe la strato Warszawska 19 en Bjalistoko.
La aŭtoroj de la dek plej bonaj verkoj estos premiitaj per bitlibraj legiloj, kaj iliaj eseoj publikiĝos en "Bjalistokaj kajeroj n-ro 6" en du lingvaj versioj: pola kaj Esperanta.
Detaloj kaj regularo de la konkurso: http://bit.ly/konkurso2016
Przemysław Wierzbowski Bjalistoka Esperanto-Societo (el La Balta Ondo) Redaktoro: Niu Xueqin
Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|