Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Internacia Tago pri Biodiverseco
2016-05-23

Azia elefanto
 

    La 22a de majo estas la Internacia Tago pri Biodiverseco. Biodiverseco konsistas el diversecoj de genetiko, specioj kaj ekosistemo. Inter ili specio-diverseco estas la kerno. Estas konataj pli ol du milionoj da specioj. Oni povas diri, ke riĉa specio-diverseco faras nian planedon vigla.

 

    Tamen specio-diverseco alfrontas severan minacon. Nun 539 specioj da birdoj, pli ol 400 specioj da bestoj kaj 209 specioj da reptilioj kaj pli ol 20 miloj da altnivelaj plantoj estas en risko de malapero.

 

    Pro la interveno de homaj aktivecoj la malapero de specioj estas mil-oble pli rapida ol la natura procezo dum la pasintaj cent jaroj. Laŭ statistikoj 75 specioj malaperas en ĉiu tago, kaj tio signifas, ke tri specioj malaperas ĉiuhore sur la Tero. La damaĝo de biodiverseco severe influas nian medion, kaj kaŭzas nekalkuleban malboniĝon al la ekzisto kaj disvolvado de la homaro. Diversaj landoj kaj multaj neregistaraj organizoj senĉese klopodas protekti biodiversecon. Nun ni prezentas kelkajn rarajn sovaĝajn bestojn al vi.

1   2   3   4   5    


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio