Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Unuafoje klonita Zika-viruso
2016-05-20
 


    Lastatempe ĉindevena sciencisto Pei-Yong Shi el Medicina Branĉo sub Teksasa Universitato sukcese klonis Zika-viruson. Tiu atingo helpos esploradon kaj produktadon de vakcino kontraŭ zika.

 

    Raporto publikigita en la plej freŝa numero de Ĉela Gastiganto & Mikrobo en Usono diris, ke la sciencistoj elektis la viruso-stamon disigitan en Kamboĝo en 2010 por klonado. Unue ili dividis la virusan genomon en kvin fragmentojn laŭ sekvenco, kaj klonis ilin. Poste ili kunmetis la klonitajn fragmentojn en unu virus-genomon. Fine ili enigis la klonitan genomon en ĉelojn en la maniero de molekula biologio, kaj tiel ili akiris klonitan viruson.

 

    Eksperimento montris, ke la klonita viruso povas malsanigi test-musojn, kaj ili prezentis la simptomon de nerv-sistemaj malsanoj, similaj al tiuj ĉe homoj.

 

    La esploristoj ankaŭ faris eksperimenton pri transmisio de klonita viruso pere de moskitoj Aedes aegypti. La rezulto montris, ke la klonita viruso havas similan transmisian efikon same kiel la patrina viruso.

 

    La esplorista teamo estrata de Pei-Yong Shi retpoŝte akceptis intervjuon de la Novaĵ-Agentejo Xinhua, dirante: "La akiro de klonita viruso liveras al ni gravan ilon por kogni Zika-viruson, kaj akcelos fundamentan esploron kaj aplikadon de la viruso. Ni esperas havi vastan kunlaboron kun diversaj laboratorioj. Nun ni aktive antaŭnenigas kunlaboron kun iuj ĉinaj teamoj."

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio